Je la nomo de Allah-o ( Dio )
_____________________
Mi lasas inter vi du karajn aferojn: la Dian parolon kaj miajn familianojn.
Vi neniam devojiĝus, se vi sekvus ilin. ( el paroloj de la Profeto Mahomet-o1 )
A- La Nobla Koran-o
La Nobla Koran-o estas parolo de Dio, kion Li sendis al Sia Profeto Mahomet-o,
filo de Abdullah-o ( Benita de Dio ).
Ekde la apero de ĝi ĝis hodiaŭ, multaj homoj penis enirigi dubon pri ĝia dieco kaj sankteco,
tamen ili ne sukcesis, ĉar la vero estas ĝia naturo.
La Dia Libro konstante invitas homojn pensadi kaj esplori pri ĝi kaj evitigas ilin sekvi ĝin blinde.
Ĉiurilate Dio diras al la Profeto en la Koran-o:
“Mi sendis al vi benatan Libron por ke ili pririgardu ĝiajn versojn kaj por ke ili pripensu“. Ĉ 38 / V 30
Dio donis al ĉiu profeto miraklojn, sed iliaj mirakloj ĉesis post forpaso de tiuj profetoj.
Mahomet-o estas la lasta profeto kaj Dio donis al li eternan miraklon, nome; Koran-on.
La Dia parolo estas mirinda ĉefverko de araba poemo kaj literaturo, konsilo, juro, scienco kaj gvidilo.
La Nobla Koran-o mem diras ke neniu povas komponi eĉ unu ĉapitron similan al ĝi,
kaj nenia perverso tuŝos ĝin.
Ĝi estas miraklo, en kiu ne aperis reformo aŭ ŝanĝo dum la 1400 pasintaj jaroj.
La Nobla Koran-o similas al oceano, el kiu esploristoj kaj pensuloj kiel plonĝistoj ĉasantaj de perloj,
eltrovas plej profundajn filozofilojn, saĝecojn kaj leĝon por ideala vivo.
Por perfekte kompreni ĝin, necesas koni la vivon de Mahomet-o, Ali-o²,
Fatima ³, Hasan-o kaj Hosajn-o4 , kaj iliaj ceteraj posteuloj ( anstataŭantoj );
ĉar ili ĉiam estis plej bonaj sekvantoj por la Nobla Koran-o kaj ankaŭ plej bonaj modeloj
inter siaj samtempaj popoloj:
Mahomet-o estis la plej merita modelo por viroj, Ali-o por junuloj, Fatima por virinoj,
Hasano kaj Hosajn-o por knaboj.
Ne necesas ni certe sinturni al la raportoj de esploristoj, la Koran-ekzegezistoj aŭ la rakontistoj de
la Profetparoloj por pruvi ekziston de Dio aŭ tiun de Lia Profeto.
Dio estas kreanto kaj Li ekzistas; ĉu ni kredas, ĉu ne.
Liaj kreaĵoj estas pruviloj al lia ekzisto, kaj la pruvo pri profetado de la Profeto Mahomet-o,
la Nobla Koran-o.
Por kredantoj, jenaj du argumentoj estos sufiĉaj kaj por nekredantoj ne utilos ĉiuj argumentoj.
B- Islam-o kaj islamanoj
La vorto “Islam-o“ signifas submetiĝon, kaj islamano estas tiu, kiu submetiĝas al Dia volo.
Islam-o estas religio, kion oni povas facile kaj ĉie sekvi dum sia ĉiutaga vivo kaj obei ĝiajn ordonojn.
Pli da unu miliardo de mahometanoj kredas al ĝi kaj vivas kaj mortas kun ĝi.
Fakte Islam-o estas Dia Religio, de Adamo5 ĝis Mahomet-o.
Dio sendis multajn profetojn al homaro, tamen temppasante progresis homaraj nacioj,
do li sendis Novajn profetojn kun pli progresantaj kaj pli perfektaj leĝoj.
Mahomet-o estas la plej lasta profeto de Dio. Li alportis kun si mem la Koran-on enhavante
la lastajn kaj plej kompletajn leĝojn.
La historio indikas ke jenaj leĝoj konvenas al la homaraj bezonaj de antaŭ 1400 jaroj ĝis nun.
Islam-o estas vivmaniero. Ĝi estas simpla kaj klara religio. Ĝi donas al la homaro
maksimuman liberecon sen permesi ilin bari la liberecon de aliuloj. Islam-o estigas homojn preĝi,
helpi malriĉulojn, fasti, pilgrimi al Mekk-o, batali pro Dia afero se necese, kredi postmortan –
Dijustecon, kredi profetaĵon ( profetadon ) de Mahomet-o kaj kredi liajn 12 posteulojn6 .
Islam-o ankaŭ malhelpas homojn mensogi, akuzi malprave, drinki, manĝi porkviandon, adulti,
Hazardludi, uzuri, tirani, verŝi sangon de senkulpiguloj, ktp.
La Profeto inter ĉiuj reformoj kaj instruoj, kiujn li alportis al homaro, instruis ilin ke ĉiuj homoj
blankaj, nigraj, flavaj aŭ ruĝaj estas gefiloj de ”Adamo kaj Evo” kaj neniu superas aliajn
pro koloro, raso, riĉeco kaj posteno:
“ Plej respektindaj personoj ĉe Dio estas tiuj, kiuj faras la religiajn devojn plej akurate,
kaj havas pli rajton tiu, kiu faras sian devon pli bone”.
1- Arabe: Mohammad (Muhammad )
2- La kuzo kaj bofilo de la Profeto Mahomet-o. Li martiriĝis en la jaro 661P.K. en la moskeo (Irako).
3- La filino de la Profeto Mahomet-o kaj la edzino de Ali-o.
4- La filoj de Ali-o kaj Fatima, kaj la duaj kaj triaj Imamoj ( religiaj estroj ). La dua martiriĝis
en la jaro 670 P.K. en Medino. La tria martiriĝis en la jaro 680 P. K. en karbala-o ( Irako).
5- Adamo estas nomo de la unua profeto de Dio.
6- La unua estas la Imamo Ali-o, filo de Abu-Talib-o; la dek dua estas la Imamo Mahdi-o,
filo de la Imamo Hasan Askari-o. Li naskiĝis en la jaro 869 P.K. en Samer-o ( Irako )
Multaj mahometanoj kredas ke la Imamo Mahdi-o estas ankoraŭ viva kaj reaperos antaŭ la tago de
la reviviĝo kune kun la profeto Jesuo, filo de la Sankta Maria, kaj ankaŭ tiutempe 313 piaj popoloj
helpos ilin, kaj ili ĉiuj plenigos la mondon je justeco.
Enkonduko de la Nobla Koran-o angla-lingva, tradukita de M. H. Ŝakir, Pakistano
Resumis kaj Esperantigis la artikolon: FD) A. A. Kousari, Irano